词条 | Templo memore al Zhuge Liang |
释义 | § 概述 蜀相 Templo memore al Zhuge Liang* Kie trovas sin la templo por memori l’ ĉefministron? Ĝi nestas ekster Chengdu** en arbaro de cipresoj. Verd-herboj inter ŝtupoŝtonoj plektas primaveron, Surbranĉe birdoj trilas melodion ja sen ĉesoj. Tri-foje l’ duk’ invitis vin al plan’ la ŝtata***, Vi — sindoneme helpis du regn-estrojn kun sukcesoj, Ve, vivoferis antaŭ ol akiri finan venkon. Pri vi l’ herooj postaj larmis jen kun kor-opresoj. § 相关 *Fama ĉefministro de Shu-regno dum la peiodo de Tri Regnoj en antikva Cxinio. ** Urbo en sudokcidenta Ĉinio, tiama ĉefurbo de Shu-regno. *** “La duko” aludas Liu Bei, regnestron de Shu-regno, kiu, por ŝtataj aferoj, invitis tri fojojn Zhuge Liang por helpi sin, spite al ties ignorado, kaj finfine gajnis la talentan kompetentulon. |
随便看 |
百科全书收录594082条中文百科知识,基本涵盖了大多数领域的百科知识,是一部内容开放、自由的电子版百科全书。